Monda Administrado de la Civila Servo

(en la servo de la Monda Registaro)

Monda Administrado de Civila Servo (WCSA) laboras por formuli kaj difini normojn, kvalifikojn, testojn, ekzamenojn kaj salajro-skalojn por la personaro de ĉiuj organoj, departementoj, oficejoj, kontoroj, komisionoj kaj agentejoj de la Monda Registaro, konforme al la dispozicioj de la Monda Konstitucio.

WCSA starigas registrojn aŭ listojn de kompetenta personaro por ĉiuj kategorioj de personaro nomumota aŭ dungota en la servo de la Monda Registaro.

WCSA elektas kaj dungas, laŭ peto de iu ajn registara organo, departemento, oficejo, kontoro, instituto, komisiono, agentejo aŭ rajtigita oficisto, tian kompetentan personaron kia eble bezonatas kaj rajtigitas, escepte de tiuj postenoj kiuj estas elektaj aŭ nomumaj laŭ la dispozicioj de la Monda Konstitucio aŭ per specifa leĝaro de la Monda Parlamento.

Estro de la Agentejo:

La Monda Administrado de Civila Servo estas gvidata de dek-membra komisiono, krom la Kabineta Ministro aŭ Vicprezidanto kaj la Ĉefa Administranto.

La Komisiono konsistas el po unu komisaro el ĉiu el dek Mondaj Balotaj kaj Administraj Magna-Regionoj.

Nomumoj, Postenigoj & Oficperiodoj:

La personoj servontaj kiel Komisaroj estas nomumitaj de la Ĉambro de la Konsilistoj kaj poste asignitaj de la Prezidio por kvinjaraj oficperiodoj.

Registroj:

Pliaj informoj estos baldaŭ afiŝitaj.

Listoj:

Civil service lists:

Senior lists:

La listoj estas preparataj kaj estos baldaŭ afiŝitaj.

Kontakto:

Retpoŝto: [email protected]

Respondecaj registaraj organoj:

Provizora Monda Parlamento,
Provizora Monda Registaro.

Provizora Monda Prezidio,
Provizora Monda Registaro.

Monda Parlamento,
Monda Registaro.

Prezidio,
Monda Registaro.

Statuta Financa Agentejo:

World Government Funding Corporation (WGFC),
Ĉefsidejo: #211 Overlook Cir, Clarkesville, Georgia, 30523, USA.

Referencoj:

1. Sekcio 19.2.06, Artikolo 19 de la Konstitucio por la Federacio de la Tero (CFoE).

Paĝo laste ĝisdatigita: 2026-07-11